Здавалка
Главная | Обратная связь

LA PRINCIPO DE LA CENTA SIMIO

Baza nivelo (B1:_mia varianto)

I. Lingvokonaj taskoj / Maksimumo de akireblaj poentoj: 10

 

Solvu la subajn taskojn! Proponita labortempo: 30 minutoj

1. Finu la vortojn!

Ĉu li havas bela____ gefrat____? Tag____ est____ bona vetero, sed nun jam pluv____.

 

2. Kio estis la demando? Faru demandojn pri la substrekitaj partoj!

1. – ______________________________________________?

– Dankon, mi fartas bone.

2. – ______________________________________________?

– Mi ne povis renkonti vin, ĉar estis en alia urbo.

3. – ______________________________________________?

– Li matenmanĝis je la oka horo.

4. – ______________________________________________?

– Ili laboris multe en tiu ĉi jaro.

5. – ______________________________________________?

– Andreo estas tre saĝa knabo.

 

I. Lingvokonaj taskoj / Maksimumo de akireblaj poentoj: 103.

 

Elektu la ĝustan vorton por kompletigi la frazojn!

 

1. Donu … vian pasporton! a) al mi b) mi c) mia d) min

 

2. Ĉu la studentoj havas nun ...? a) lecionon b) leciono c) de leciono d) lecionoj

 

3. La geknaboj lernis la fizikon … la tuta vespero. a) ĝis b) sur c) dum d) sub

 

4. Mi jam vizitis la ekspozicion, sed mi volas … ĝin. a) rigardis b) revidi c) ekesi d) esti

 

5. La turistoj alvenis … aviadilo. a) per b) el c) pri d) por

 

6. Ni laboros … la 23-a horo. a) al b) sur c) – d) ĝis

 

7. Tri estas … dek du. a) kvar en b) en kvar c) kvarono de d) kvaronoj al

 

8. Ili eksedziĝis; li nun estas … . a) eksedzo b) eksedzino c) eksgeedzo d) geedzo

 

9. Mia avino estas … plej kara parenco. a) al mi b) min c) mia d) miajn

 

10. … mi diris tion al li. a) Baldaŭ b) Ambaŭ c) Morgaŭ d) Hieraŭ

 

 

II. Skriba sinesprimo Maksimumo de akireblaj poentoj: 20

 

Elektu unu el la subaj du temoj kaj skribu laŭ ĝi 13–15-linian leteron! Via letero enhavu ĉiun postulatan informon! Ne forgesu la formalaĵojn de la letero (alparolo, saluto, dato, subskribo)!

Proponita labortempo: 50 minutoj

I.

Vi deziras korespondi kun eksterlandanoj, tial vi aperigis anoncon. Vi ricevis mallongan leteron el Kubo. Respondu al tiu letero. En via respondo

- prezentu vin kaj vian familion

- skribu pri tio, kie vi laboras / studas

- prezentu mallonge vian landon kaj vian loĝlokon

- skribu pri viaj ŝatokupoj

- demandu tion, kio interesas vin pri via nova korespondamik(in)o.

AŬ:

II.

Skribu leteron al via amik(in)o pri tio, ke via filo havis naskiĝtagon. En via letero skribu,

- kiam kaj kie okazis la festo

- kion li petis de vi kaj kion li ricevis fine, kial

- kiujn vi invitis, kial

- kio estis la programo kaj la menuo

- kiel via familio kutimis festi vian naskiĝtagon en via infanaĝo. III. Lega kompreno

Maksimumo de akireblaj poentoj: 20

III/A

Legu la suban tekston kaj solvu la taskon!

Maksimumo de akireblaj poentoj en tiu ĉi parto: 11

Proponita labortempo: 15 minutoj

 

LA PRINCIPO DE LA CENTA SIMIO

Iam sur unu insulo sciencistoj eksperimentis kun simioj. Komence ili donadis al la simioj lavitajn fruktojn, kaj poste, por la eksperimento, ĵetis la fruktojn en koton. Post kelka tempo unu el junaj simioj, antaŭ ol manĝi frukton, lavis ĝin – kaj tiel ŝi faris plu. Aliaj junaj simioj, rigardante la amikinon, iom post iom aliĝis al ŝi. Plej longe kontraŭstaris maljunaj simioj. Sed subite en iu momento ĉiuj simioj komencis lavi fruktojn. Kaj kio estas la plej interesa, sur najbaraj insuloj simioj ankaŭ komencis lavi fruktojn.

Tiel aperis la «Principo de la centa simio»: la kvanto transiris al kvalito.

Oni diras, ke por ke ideoj de Njutono pri strukturo de la mondo disvastiĝu inter homoj, necesis dek du personoj. Por la teorio de relativeco de Enŝtajn estis bezonataj trovi ĉirkaŭ ducent adeptojn, por ke ĝi estu akceptita de la homaro.

La konkludo: kiam kvanto da homoj, akceptinta novan penson, atingas certan grandecon, tiu penso iĝas komuna propraĵo. Tio estas la Leĝo de evoluo.

 

Respondu mallonge, per unu-du vortoj al la demandoj!

1. Kun kiuj bestoj eksperimentis la sciencistoj?

2. Kiajn fruktojn la sciencistoj donadis al la simioj komence kaj poste?

3. Kiaj simioj aliĝis al la amikinoj plej laste?

4. Kio okazis en la apudaj insuloj?

5. Kiel oni nomis la principon?

6. Kiom da homoj necesis por ke la ideoj de Njutono disvastiĝu tra la mondo?

7. Ĉu por disvastigo de la ideo de Enŝtajn sufiĉis du-tri dekoj da homoj?

8. Kio estas la Leĝo de evoluo?

 

III/B

Legu la suban tekston kaj solvu la taskon!

Maksimumo de akireblaj poentoj en tiu ĉi parto: 9

Proponita labortempo: 25 minutoj

 

Miriga Mona Lisa

 

 

Decidu surbaze de la teksto, ĉu la asertoj estas veraj aŭ falsaj!

 

Vera / Falsa

 

1. Leonardo estis nur 24 jara, kiam li komencis pentri la bildon pri Mona Lisa.

2. Mona Lisa iradis al la pentristo, kiam komencis vesperiĝi.

3. La edzo ĉiam diris, ke la pentraĵo ne estas tute preta.

4. Leonardo ricevis de la franca reĝo kastelon.

5. Fine li vendis la pentraĵon kontraŭ 4000 oraj moneroj al la franca reĝo.

6. Napoleono dekoraciis per la bildo sian dormoĉambron.

7. La prezidento Kennedy petis, ke oni portu la bildon al Usono.

8. Dum la vojaĝo al Usono iu ŝtelis la pentraĵon.

9. Por rigardi la trezorojn de Luvro, oni devas pasigi tie minimume tri tagojn.

 





©2015 arhivinfo.ru Все права принадлежат авторам размещенных материалов.